Kasacia Kortumo (Francio)

Kasacia Kortumo
france Cour de cassation
Kasacia Kortumo en Parizo.
Kasacia Kortumo en Parizo.
Jurisdikcio  Francio
Tipo Kasacia kortumo
Lingvo(j) franca
Fondo 1804
Sidejo Juĝdomo de Parizo,
5 quai de l'Horloge
(Parizo).
Koordinatoj 48° 51′ 21″ N 2° 20′ 40″ O / 48.8557646 °N, 2.3444653 °O / 48.8557646; 2.3444653 (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Parizo

Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
Kasacia Kortumo (Francio) (Parizo)
DEC
Konsisto 6 ĉambroj
Nomumita de Vidi Statuso de la magistrataro
Ĉefprezidanto Bertrand Louvel
De 4-a de julio 2014
Interretejo www.courdecassation.fr
vdr

La Kasacia Kortumo (france Cour de cassation) estas la plej supra juĝopovo de la juĝa sistemo en Francio. Ĝi respondas al la Ŝtatokonsilio por la administracia sistemo. Ĝi estas konstanta tribunalo, kies sidejo estas en la juĝodomo de Parizo, je 5, quai de l'Horloge.

La Kasacia Kortumo konsistas en ses ĉambroj :

  • Krimĉambro ;
  • kvin cicilaj ĉambroj :
    • Komerca ĉambro ;
    • Sociala ĉambro ;
    • Civila ĉambro pri juro de personoj, de familio kaj de kontraktoj ;
    • Civila ĉambro pri civila respondeco kaj socia asekuro ;
    • Civila ĉambro pri biena juro kaj konstrua juro.

Tiu kortumo decidas pri la alkasacia apelacio kaj nuligo de la juĝoj, kiuj estis faritaj laŭ miskono de la leĝoj[1].

La Kasacia Kortumo estas do la juĝanto pri juro : ĝi kontrolas nur ke, legante la kialojn de la decido, kiu okazigis alkasacian apelacion[2], la leĝo estis korekte aplikita al la faktoj, kiaj ili estis konstatitaj de la juĝistoj.

La faktoj ne plu povas estis diskutataj antaŭ la Kasacia Kortumo. Ĝi ne konsistas el multaj juĝopovoj, tiel ĝi ne konsistigas trian nivelon de juĝopovo (ĉiu nivelo de juĝopovo supozigas plenecon de juĝopovo, tio estas juĝopovo laŭ juro kaj laŭ faktoj).

Estas nur unu Kasacia Kortumo por la tuta Francio[3] : la Kasacia Kortumo estas, fakte, reguliga kortumo ; ĝia celo estas certigi ke la juro estas sammaniere aplikita sur la tuta teritorio de Francio.

  1. « Cour de cassation », 246-a p.
  2. Citaĵo el la franca juro Le pourvoi en cassation tend à faire censurer par la Cour de cassation la non-conformité du jugement qu'il attaque aŭ règles de droit. (esperante la alkasacia apelacio celas cenzurigi per la Kasacia Kortumo la nekonformecon de la juĝo, kiun ĝi atakas, al la juraj reguloj) Artikolo 604 de la civila juĝa regularo
  3. Artikolo L411-1 de la regularo de la juĝa organizaĵo (eksa artikolo L111-1).

Developed by StudentB